Esperanto

ESPERANTO



Patro nia, kiu estas en la ĉielo,
Via nomo estu sanktigita.

Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ.
Kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn,
kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj.

Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

Patro en la ĉielo, ni preĝas por ĉiuj aŭtoritatoj en la tuta mondo, ke Vi tuŝu iliajn korojn, por ke Via popolo, la popolo de Dio, povu vivi en paco, trankvile kaj laŭ Via volo.


Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias kion ili faras.

Geen opmerkingen:

Een reactie posten